Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 270 (2011-04-22)
[pri IJK] Esperanta Kinofestivalo

Karaj amikoj,

krea unuiĝo "Filmoj sen limoj" kun subteno de TEJO ĝojas prezenti al vi freŝan unikan kulturan eventon.

Temas pri la unua Esperanta kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE.

La oficiala retejo de kinofestivalo estas http://kinofestivalo.org .

La Kinofestivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa.

Ĉiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj gajni premion: unu el 5 iPod Touch 4gen.

La informa filmeto pri konkurso: http://vimeo.com/21927597

La nekonkursan programon partoprenos filmoj, kiuj estas ligitaj kun Esperanto kaj ankaŭ premiitaj filmoj kun voĉtraduko kaj subtekstoj el la internacia lingvo.

Partoprenu la konkurson, rakontu pri ĝi al viaj amikoj, kunlernantoj, esperantistoj kaj ĝuu la filmojn.

Kunlabore, Aleksander Osincev

Kreanto de Verda Filmejo,

direktoro de Esperanta Kinofestivalo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026